Talossa’s Historical Outline – Esperanto

Esperanto translation

by Xhorxh Asmour

La 26-an de decembro 1979 Robert Ben Madison (nask. 1966) deklaris sian
dormoĉambron sendependa je Usono, kaj la Reĝlando Taloso (El Regipäts Talossan)
ekformiĝis. "Taloso" devenas de finna vorto kiu signifas "endome", ĉar la tuta
lando konsistis tiam nur el la infanĉambro de Reĝo Roberto kaj malgranda
Tudorstila domo proksima al la Universitato de Wisconsin. La Reĝlando poste
kreskis ĝis kiam ĝi finfine ampleksis la orientan parton de la urbo Milwaukee,
la insulon Cézembre (Francujo) kaj la antarktan teritorion Pengopäts. La ĉefurbo
estas Abbavilla, en la provinco Atatürk.

Taloso sin konsideras vera lando (ne "mikrolando") kaj havas detalan kaj
komplikan historion, plenan je revolucioj kaj disputoj. Kvankam Taloso estas
nuntempe monarkio, ĝi estis iam respubliko kaj eĉ komunisma ŝtato. Taloso "pligrandiĝis"
per la aliĝo de kvin lernej-kolegoj de Ben Madison kaj kelkaj parencoj en la
somero de 1981, jaro en kiu okazis aliaj gravaj ŝanĝoj en la talosa kulturo,
precipe la plena estiĝo de la Glhetg (la talosa lingvo) kaj la unua demokrata
balotado.

En la 1990-a jardeko Taloso eniris la Interretan eraon: kreiĝis Wittenberg (nia
mesaĝforumo) kaj la unua Talosa retpaĝo aperis la 15-an de januaro 1996. Tio
naskis la novan generacion de "Cybercits" (Interretanoj). Meze de la 1990-a
jardeko ekokazis furiozaj disputoj inter du apartiĝemaj grupoj da talosanoj: Old
Growthers (Pra-Talosanoj) kaj la novaj Interretanoj.
La 26-an de septembro 1997 pluraj malkontentaj civitanoj, plenrajtaj kaj
estontaj, forlasis la Reĝlandon kaj formis mikrolandon nomitan Pingvenujo. Ni
perdis multe da civitanoj en tiu tago, kiun la reĝo nomis "La Vjetnamo de Taloso".
Pingvenujo havis pli-malpli 20 civitanojn kaj ĝia spirita hejmo lokiĝis en
insulo Sankta-Helena, proksima al la marbordo de Queensland, en Australio. Ĝi
estis plenviva komunumo, kun riĉa kulturo, pluraj revuoj, radio-elsendoj,
Interret-felietonoj, muzikgrupoj, Interreta artgalerio kaj aktivaj membroj. Dume,
tamen, disigaj fortoj ekagis kun la enveno kaj foriro de civitanoj. Finfine,
post debato pri la estonteco de Pingvenujo, en la jaro 2000 ĝi fariĝis la Pangea
Komunumo kaj poste la Interreta komunumo Polifonio. Ties membroj iom post iom
disiĝis kaj la komunumo malaperis.

Multaj civitanoj konsideris Ben Madison arbitra kaj eĉ freneza. La talosa
politika medio denove ekbolis kiam, en 1998, Chirisch dal Nava (nuntempe Kane
dal Nava) talosaniĝis per la Interreto kaj tuj ekludis gravan rolon en la
historio de Taloso. Bedaŭrinde, Reĝo Roberto, kiel multaj malsaĝaj monarkoj,
malbonvole akceptis civitanojn kun ideoj tute malsamaj ol la siaj, aŭ kiuj
kontestis lian povon kaj aŭtoritaton. Li kaj dal Nava ĉiam malamike traktis unu
la alian. Roberto la 1-a provis ekstalosanigi dal Nava-n per iu ajn laŭleĝa (sed
ne nepre morale aŭ etike prava) maniero. Longdaŭraj kvereloj baldaŭ igis la
civitanojn elekti ĉu subteni la reĝon, ĉu defendi dal Nava-n, ĉu ne partopreni
tiun privatan militon. La 1-an de junio 2004, oni duafoje en la talosa historio
provis secesii. Dum politikaj kaj privataj bataloj okazadis inter Ben kaj his
arki-malamiko, dal Nava kaj pluraj el siaj subtenantoj forlasis la Reĝlandon kaj
kreis sendependan mikrolandon, la Talosan Respublikon.

Tio tre kolerigis la reĝon, sed baldaŭ li estis devigita rezigni pro timo ke
li tute perdu Taloson. Bonŝance li cedis, kaj la 15-an de aŭgusto 2005 li
transdonis la tronon al sia juna vicnepo, kiu iĝis Reĝo Ludoviko la 1-a. Reĝo
Ludoviko, kiel neplenaĝulo, ne kapablis regi la landon. La 29-an de novembro
2006 li abdikis laŭ dekreto de la Ziu (Parlamento). Ankoraŭfoje venis interrega
periodo, kaj la 14-an de marto 2007, post elekto de la Ziu kaj publika konfirmo,
John Woolley (Reĝo Johano) surtroniĝis.

La Reĝlando nun povas sin dediĉi al siaj civitanoj kaj al la daŭra evoluigo
de la talosaj kulturo kaj lingvo eĉ pli efike, ĉar ĝia Interreta anaro kreskadas
je du – tri novaj civitanoj ĉiumonate.